ҐЛОСАРІЙ УКРАЇНСЬКИХ РЕАЛІЙ,
ЯКИХ НЕМАЄ В PIV ТА NPIV
GLOSARO DE LA UKRAINAJ REALAĴOJ,
NETROVEBLAJ
EN PIV AŬ NPIV
Alĉevsk/o urbo en la orienta parto de
Ukrainio (48˚26’N, 38˚51’E).
II arkan/o rapida ukraina popola vira
danco karpatdevena.
bandur||o ukraina popola muzika
pinĉinstrumento; ~ist/o
muzikisto,
ludanta ~on.
Berdjansk/o urbo en la
sudorienta parto de Ukrainio ĉe Azova Maro (46˚46’N, 36˚48’E).
Bila-Cerkv/o urbo en la
nordorienta parto de Ukrainio (49˚47’N, 30˚07’E).
bojk||o ano de la etnografia grupo,
loĝanta en Okcidenta Ukrainio; (B)~i/o, (B)~o/region/o regiono, loĝata de ~oj.
Bug/o: Okcidenta ~o rivero enfluanta Nigran
Maron (46˚40’N, 31˚57’E); Suda ~o rivero enfluanta Vistulon (46˚40’N, 31˚57’E)
Bukovin/o historia regiono, dividita
inter Ukrainio (la Norda
~o, Ĉernivco) kaj Rumanio (la
Suda ~o, Suĉavo).
Ĉeremoŝ/o rivero en Karpatoj,
enfluanta Pruton (danuba baseno) (48˚23’N, 25˚37’E).
Ĉerkas/o provincocentro en la centra
parto de Ukrainio (49˚24’N, 32˚04’E).
Ĉernigiv/o, Ĉernigov/o historia urbo,
provincocentro en la nordorienta parto de Ukrainio (51˚30’N, 31˚17’ E).
Ĉernivc/o provincocentro en la
sudokcidenta parto de Ukrainio (49˚24’N, 32˚04’E).
ĉumak||o en Ukrainio en la XV-XIX jc. veturigisto kaj
komercisto, kiu transportis per ĉareĝoj, tirataj de bovoj, grenon, salon,
fiŝojn kaj aliajn varojn.
Daĵbog/o en la malnovslava kaj
ukraina mitologioj dio de suno, lumo kaj bono.
Dekstr/a/bord/a: ~a Ukrainio parto de Ukrainio,
situanta okcidenten de Dnipro; Mal/dekstr/a/bord/a Ukrainio parto de Ukrainio, situanta orienten de Dnipro.
Desn/o rivero enfluanta Dnipron
(50˚36’N, 30˚030’E).
Dnipr/o ukrainlingva nomo de Dnepro,
la plej granda ukraina rivero.
Dnipropetrovsk/o provincocentro en
la centra parto de Ukrainio (48˚26’N, 35˚03’E).
Dniprodzerĵinsk/o urbo en la centra
parto de Ukrainio (48˚32’N, 34˚33’E).
Drohobiĉ/o urbo en la okcidenta parto
de Ukrainio (49˚22’N, 23˚32’E).
dum/o ukraina historia lirik-eposa kanto, plenumata sole,
parte recitative, en akompano de kobzo aŭ banduro.
Eǔpatori/o havenurbo en Krimeo
(45˚03’N, 35˚23’E).
Feodosi/o havenurbo en Krimeo
(45˚09’N, 33˚22’E).
Frank/o granda ukraina poeto kaj
prozisto, tradukinto (1856-1916).
grivn/o 1. ukraina monunuo, = 100
kopekoj; 2. malnova virina
ornamaĵo en formo de ringo, portata surkole/
hajdamak||o 1. ano de la popol-liberiga
batalo XVIII jc. en Dekstraborda Ukrainio kontraŭ polnobela kaj juda subpremo; 2. dum la civitana milito en
1918-1920 j. soldato de ŝtata armeo; ~i vn esti ~o (en la senco 1), agi kiel ~o.
hopak/o populara ukraina popola danco.
Horlivk/o urbo en la orienta parto de
Ukrainio (48˚16’N, 38˚02’E).
Hoverl/o la plej alta monto en
Karpatoj (48˚12’N, 24˚30’E).
hucul||o ano de la etnografia grupo,
loĝanta en
Karpatoj kaj parte en Transkarpatio; (H)~i/o, (H)~region/o teritorio, loĝata de ~oj.
Ĥerson/o provincocentro en la suda
parto de Ukrainio (46˚38’N, 32˚37’E).
Ĥmelnickij/o 1. la plej granda hetmano
(1595-1657), gvidanto de la naci-liberiga milito de la ukraina popolo en la
1648-1654 j.; 2. provincocentro
(iama Proskurivo) en la okcidenta parto de Ukrainio (49˚26’N, 26˚59’E).
Ĥors/o en la malnovslava kaj
ukraina mitologioj - dio de la suno.
ĥutor/o izolita bieno kun la domo de
la posedanto.
Ivano-Frankivsk/o provincocentro (iama
Stanislavovo) en la okcidenta parto de Ukrainio (48˚56’N, 24˚44’E).
Jaril/o en la malnovslava kaj
ukraina mitologioj - dio de printempaj laboroj, amoro kaj seksardo.
Jenakijev/o urbo en la orienta parto de
Ukrainio (48˚13’N, 38˚13’E).
Ĵitomir/o provincocentro en la norda
parto de Ukrainio (50˚16’N, 28˚07’E).
Ĵmerink/o urbo en la sudokcidenta
parto de Ukrainio, grava fervoja nodo (49˚04’N, 28˚07’E).
ĵupan/o malnova vira kaj virina supra vesto
el multekosta ŝtofo, ĉe viroj ofte ornamita per felo kaj pasamento.
Kamjanec-Podilsk/o urbo kun pluraj
arkitektaj memoraĵoj en la sudokcidenta parto de Ukrainio (48˚42’N, 26˚34’E).
Kaniv/o urbo ĉe Dnipro en la centra parto de
Ukrainio (49˚44’N, 31˚27’E).
Kerĉ/o krimea havenurbo (45˚24’N,
36˚21’E).
Kirovograd/o provincocentro en la suda parto de
Ukrainio (48˚30’N, 32˚16’E).
kobz||o malnova pinĉinstrumento; ~ist/o en XV-XIV jc. vaganta popola
bardo, ofte blindulo, ludanta ~on kaj plenumanta popolkantojn, ĉefe dumojn.
Kostjantinivk/o urbo en la orienta parto de
Ukrainio (48˚30’N, 37˚44’E).
Kramatorsk/o urbo en la orienta parto de
Ukrainio (48˚43’N, 37˚34’E).
Kremenĉuk/o urbo en la centra parto de Ukrainio (49˚05’N,
33˚26’E).
Krivij-Rih/o urbo en la sudorienta parto de
Ukrainio (47˚54’N, 33˚18’E).
kuman/o ano de nomada gento, kiu en
XI- XIII jc. loĝis en stepoj inter Danubo kaj Volgo, inkluzive Krimeon kaj
basenojn de Dono kaj Siverska Doneco. Kumanoj ofte invadis rusjajn teritoriojn.
Kupal/o en la malnovslava kaj
ukraina mitologioj - dio de fekundeco, kuracplantoj kaj bonstato.
kutj/o malnova ukraina rita manĝaĵo el antaŭe
pistitaj kuiritaj tritikgrajnoj, pistitaj papavsemoj, mielo, rosinoj,
juglandnuksoj, preparata al la antaŭkristnaska vespero.
lemk||o ano de la ukraina etnografia
grupo, iam loĝata en la nuna sudorienta parto de Polio kaj en Transkarpatio,
nun en la okcidenta parto de Ukrainio kaj en Transkarpatio; (L)~i/o, (L)~o/region/o regiono, loĝata
de ~oj.
Lesja Ukrainka la plej granda
ukraina poetino (1871-1913).
Lisiĉansk/o urbo en la orienta parto de
Ukrainio (48˚59’N, 38˚26’E).
Luck/o provincocentro en la nordokcidenta
parto de Ukrainio (50˚43’N, 25˚18’E).
Lugansk/o provincocentro en la orienta parto de
Ukrainio (48˚34’N, 39˚20’E).
Makijivk/o urbo en la orienta parto de
Ukrainio (48˚03’N, 37˚55’E).
Mariupol/o urbo en la sudorienta parto de
Ukrainio (47˚06’N, 37˚32’E).
Melitopol/o urbo en la sudorienta parto de
Ukrainio (46˚50’N, 35˚16’E).
Mikolajiv/o provincocentro en la suda parto de
Ukrainio (47˚00’N, 32˚03’E).
Morŝin/o urbeto en la okcidenta parto de
Ukrainio (49˚09’N, 28˚52’E), fama banloko.
Nikopol/o urbo en la centra parto de Ukrainio
(47˚33’N,
34˚24’E).
Perun/o en la malnovslava kaj
ukraina mitologioj - dio de fulmo kaj tondro.
Podoli/o histori-geografia regiono en
la baseno de Okcidenta Bugo kaj maldekstraborda baseno de Dnipro.
Polisi/o geografia regiono en la
norda parto de Ukrainio.
Pripjatj/o rivero enfluanta Dnipron
(51˚20’N, 30˚11’E), ĉe kiu situas urbo kaj atomstacio Ĉernobilo.
Prut/o rivero enfluanta Danubon
(45˚27’N, 28˚18’E).
Psel/o rivero enfluanta Dnipron
(49˚05’N, 33˚32’E),
Rivn/o provincocentro en la nordokcidenta
parto de Ukrainio (50˚37’N, 26˚14’E).
Rusj/o en frua mezepoko teritorio loĝata de
orientslavaj gentoj; Kijiv/a
~o mezepoka
(VIII-XII jc.) orientslava feŭda regno, kies ĉefurbo estis Kijivo.
Sejm/o rivero enfluanta Desnon
(dnipra baseno) (51˚28’N, 32˚34’E).
Siĉ/o en XVI-XVII jc. la plej granda kozaka fortikaĵo kaj
regno sur la dnipra insulo Ĥortico, konata ankaŭ kiel Zaporoga Siĉo; minuskle –
ĉiu alia kozaka fortikaĵo.
Simargl/o en la malnovslava kaj
ukraina mitologioj - dio de fajro.
Simferopolo/o ĉefurbo de la Aŭtonoma Respubiko
Krimeo (47˚57’N, 34˚05’E).
Sjeverodoneck/o urbo en la orienta parto de Ukrainio
(48˚57’N,
38˚30’E).
Slavjansk/o urbo en la orienta parto de Ukrainio
(48˚51’N,
37˚36’E).
Stribog/o en la malnovslava kaj
ukraina mitologioj - dio de la ventoj.
Sum/o provincocentro en la nordorienta parto
de Ukrainio (50˚47’N, 34˚48’E).
Svarog/o en la malnovslava kaj
ukraina mitologioj - dio de la ĉielo, fero, forĝista metio kaj ĝeedziĝo.
Ŝevĉenko la plej granda ukraina
poeto, fama pentristo (1814-1861).
Ternopol/o provincocentro en la okcidenta parto
de Ukrainio (49˚33’N, 25˚36’E).
Transkarpati/o historia regiono
trans Karpatoj.
Truskavec/o urbo en la okcidenta parto de Ukrainio, fama banloko
(49˚16’N, 23˚30’E).
Uĵgorod/o provincocentro en la okcidenta parto
de Ukrainio (48˚37’N, 22˚17’E).
Umanj/o urbo en la centra parto de
Ukrainio, fama pri sia dendroparko (48˚44’N, 30˚13’E).
Veles/o en la malnovslava kaj
ukraina mitologioj - dio de brutaro, paŝtistoj kaj muzikistoj.
Vinic/o provincocentro en la sudokcidenta
parto de Ukrainio (49˚14’N, 28˚30’E).
Volini/o historia regiono en la
baseno de sudaj Desno-alfluantoj kaj supraĵoj de Okcidenta Bugo.
Vorskl/o rivero enfluanta Dnipron
(49˚56’N, 24˚06’E).
Zaporiĵ/o provincocentro en la sudorienta parto de Ukrainio (47˚50’N,
35˚12’E).